En sia aŭtobiografio M.Gandhi ankaŭ parolas pri siaj lernejaj spertoj. Li memoras sian tempon en la altlernejo, kiam ĉiu studobjekto ankoraŭ estis instruita en la kolonia lingvo angla. Iumomente li ne povis decidi, ĉu lerni la persan aŭ la sanskritan, la hejmlingvo de lia religio. La instruisto de la persa estis afabla homo, kiu ne postulis tro da klopodo, sed la alia instruisto ŝajnis iom serioza kaj celis al la plej bonaj lernadorezultoj. Do, juna Gandhi ne sufiĉe longe restis ĉe la sanskrito. Fakte poste li bedaŭris , ke li ne lernis pli de ĝi, ĉar li komprenis, ke neniu knabo hindua devus resti sen bona konado de la sanskrita.
Libera bildo de Pixabay
Gandhi ankaŭ ĝenerale parolis pri lingvolernado en Barato. Li pensis, ke en altlernejaj studprogramoj, krom la gepatra lingvo, kiel ekz. la guĝarata, la nacia lingvo hindia, la araba, la sanskrita, la persa kaj fine la angla devus instruitaj.
Gandhi ne supozis, ke temas pri tro da lingvoj, se ili nur estis instruitaj laŭ metodo kaj ne ŝarĝita per la tasko lerni kaj pripensi ĉiujn aferojn en la angla. Tiam la lernado ne estas pezaĵo sed eĉ plezuro. Se unu lingvo estas lernita science, la sekva estas pli facila.
Nuntempe la angla estas pli-malpli la tutmonda komunikilo, kaj lernantoj ekz en Usono aŭ Britio ne volonte lernas alian ol sian gepatran lingvon. Lingvolernado estas rigardita kiel evitebla ŝarĝo aparte se „la tuta mondo“ komprenas onian gepatran lingvon.
Certe, kio unuavide ŝajnas kiel troa klopodo, povas estiĝi aventaĝo en la vivo.
Ne ĉiu devas fariĝi poligloto kiel Ioannis Ikonomou, laborante ĉe la traduka servico de EU, kiu parolas 32 lingvojn. Sed kompreni pli ol la propra lingvo certe bonas, ĉu ne?
Dankon pro via vizito kaj voto. Agrablan tagon al vi!