Ĉi tiu blogaĵo reprezentas mian revenon en miajn ĉifroblogojn. Mi esperus ke ĉi nova eko kunportus la eblecon de ia daŭripoveco, sed sincere mi ne tenas grandajn esperojn pri aferoj kiuj malmulte dependas de mia propra volo.
Dum miaj antaŭaj (kaj intensaj) fazoj de eldonado mi strebegis turni tiujn blogojn en stabilajn fontojn de financado por miaj kulturaj projektoj, ĝis kiam mi komprenis ke la imanenta dinamiko de sukceso en tiaj servoj estis malutila al mia intelekta laborado.
Malgraŭ ke mi estas, multflanke en mia vivo, realema individuo, tute lerta alfronti la urĝajn postulojn de mia medio por ĝui ties avantaĝojn, la implicitaj antaŭpetoj ekzistantaj en komunumoj kia Steemit estas tiom absorbivaj kaj multenombraj ke ili baldaŭ estiĝas devojigaj por ajna kulturisto.
Verŝajne tio estas nur la neevitebla naturo de kapitalisma funkciado, kiun ni ĉiuj spertis en niaj privataj vivoj. Tie ĉemonde, multaj el ni povas plenumi tiajn postulojn senhezite por atingi sufiĉajn rekompencojn. Sed en miaj blogoj mia celo estis kaj plu estas la disvolvado de mia alvoko kiel verkisto, artisto kaj esploristo. Aliigi mian verkon por gajni rekompencojn estas kontraŭdiro kiu distordas mian aŭtentan alvokon.
Angoro kaj laciĝo
Kiam mi ekkonis ĉifroblogservojn, komprenis ke ili postulas plian penon ol tradiciaj servoj. Teĥnikaj kaj sociaj implikaĵoj estas senfinaj en tiaj virtualaj spacoj. Tio rezultigas pli longan tempon por lernado antaŭ kiam blogisto povos disvolvi sian laboron facile.
Estas normale ke oni akceptas grandajn taskojn se oni esperas grandajn profitojn el ili. Nur pigrulo atendas rekompencojn sen aldoni kontribuon por ilin meriti. Sed spite al mia deziro ke miaj penoj kaj la kvalito de miaj verkoj estu la nuraj (aŭ precipaj) faktoroj difinante miajn rekompencojn, tiaj komunumoj ne funkcias tiele.
Destarte mi interesiĝis pri la taktikoj kiujn multaj aliaj uzas por gajni kromajn enspezojn: konkursoj, ludoj, interkonsentoj, SP-pruntado, grupaj agadoj... meti kradvorton de Petro, verki pri temo de Jozefo, afiŝi ekskluzive en komunumo de Johano —rezignante eblajn rekompencojn aligrupe—, ktp.
La problemo estas ke akcepti tian (novan por mi) labormanieron implicas rezigni miajn proprajn voĉon kaj planojn, submetiĝi sub rubriko de alia kaj, precipe, laŭi liajn ritmojn... kiel mi agis kiam servis al hegemoniaj kulturinstitucioj.
Kaj poste, se preta adaptiĝi al tia laborfluo, oni ankoraŭ bezonos konkuri kontraŭ aliaj k. kompromisiĝi en freneza agado laŭ la senĉesaj aliulaj proponoj —ritmo de tiaj spacoj estas vere freneza, kaj ne eblas sin subtrahi el ĝi—, ĉio por laŭdezire plidikigi enspezojn.
Mi klare komprenas ke tiaj agadoj konformas perfekte je tiuj kies ĉefcelo estas enspezi per krelaboro. Sed malbonŝance, ĉe kiuj havas artan aŭ intelektan karieron, tia laborkielo malutilas al subtenebleco de iliaj verkoj kaj al aŭtenteco de iliaj mesaĝoj.
Miakaze mi neniam atingis sufiĉajn rekompencojn por garantii stabilan ritmon, eĉ en tiuj feliĉaj momentoj kiam mi ricevis pli dikajn enspezojn. Ĉiufoje mi bezonis halti kaj oferi min al aliaj taskoj por atingi la necesan monon por postvivi.
Poste, kiam mi reblogis —eĉ se post malmultaj semajnoj— multe da aĵoj estis ŝanĝitaj: novaj reguloj, novaj malpermesoj; transformiĝoj en komunumoj, novaj teĥnologiaj protokoloj... Monprofiteco en tiaj spacoj dependas de absoluta sindediĉo al iliaj senĉesaj movoj.
Tiam mi devis relernadi, rekrei miajn metodojn, zorgi ne malobservi regulojn (novajn kaj nekonatajn), eviti esti punota, ktp. Tiel ĉio progrese estiĝis tro laciga. La baskulo kosto & profito ne plu liveris bonajn signalojn kaj mi ekdubis ĉu indus plu akcepti tian angorigan ritmon de kreado. Tamen, ĉar mi estas disciplinema, mi decidis ŝanĝi mian strategion kaj serĉi novajn manierojn profiti.
La militemo de l' sistemo
Post HF21 (aliversiigo), en Steemit —la plej sukcesa el tiaj servoj—, la etoso estiĝis evidente agresema, eĉ subprema. Neeviteble, ĉar tiu rearanĝo demonstris malŝategon kontraŭ la kreistoj —la membroj kiuj nur emas krei, doni siajn fruktojn—, malpliigante eĉ pli la procentojn de iliaj gajnoj (kvazaŭ tiuj estis altaj)[1]. Aldone, tiu ŝanĝo rekompencis atletojn de perfortemo kaj ĉiujn diktatoremulojn, instigante sportan praktikon de malaproba voĉdonado.
Estas mistero kiel oni povas kredi ke tiel ombraj agadoj —aŭtoritatemaj, subpremaj, diskriminaciaj— pliintensigos engaĝiĝon. Male, kiel facile antaŭvideblis, startis festego de downvoting kaj konsekvence multaj membroj tuj rezignis. Kelkaj el ili estis punitaj pro siaj misaj opinioj, aliaj nur pro ekzisti.
Pro purigistoj nuligante la interkonsenton (kiun ili establis kun ni, nur antaŭ tri monatoj) ne difini tradukojn de niaj plenrajtaj verkoj kvazaŭ "spamon"[2]; la memkomisiitaj policanoj, adeptoj de trouzado je povo, masturbante sin per siaj novaj rezervoj de negativaj voĉdonoj, kaj pro la bandoj de ideologiigitaj barbaroj punante ĉiujn opiniintajn mise, mi perdis ajnan entuziasmon pri kion kulturkreisto povas atingi en tiaj komunumoj.
Alvenante en vakuo
Mi ne scias ĉu per ĉi lasta ŝanĝo io pliboniĝis. Mi nur scias ke, same kiel en la kulturdinamiko de mia lando, mi havas nenian povon je ĉi tiaj aferoj.
Tial mi komprenas kiom absurde estus min impliki aŭ riski la integrecon de mia verko por iom pli da moneroj.
Mi ne plu devojiĝos nur celante almozi la estimon de tiuj kies voĉdona potenco povus plifaciligi la vivon de kreistoj[3]. Mi nur donos l' on plej bonan el mi dum mi ĝuas ĉion plej bonan el miaj amikoj, kaj mi prifajfos la egocentrismajn ludojn de povo kiuj de mi tiomegan pacon forrabis.
La aŭtenta vojo eble estas malfacila kaj sena je multaj aĵoj, sed eĉ tia ĝi estas pli satiga ol vivo bazita sur malpropraj zorgoj. La paco de mema reintegriĝo ne havas prezon.
Ars longa, vita brevis.
Konigite el mia retejo:
https://folioj.spirajn.com/epo/alvenante-blokcxena-vakuo/244/
Libere uzeblaj bildoj el Pixabay: 1 | 2
Tiel kiel okazas en kulturaj institucioj (tre koruptitaj) en mia lando, la riĉeco de sencoj kaj vizioj kiun kreistoj povas alporti estas senvalorigita. Kreisto estas nur almozulo k. tial ties laboro konsistas en rampi, diri "bonvole helpu min"; petegi, koŭtoŭi kaj submetiĝi sub la prioritatoj de establitaj potencgrupoj. ↩
La regulistoj trudis la ideon ke liveri niajn verkojn al alilingvaj publikoj, kaj tiel ricevi ties entuziasmajn rekompencojn, estas nepardonenda malhonestago. Tiel oni identigis la admirindan penon de literatura tradukado kun la malhonesta aventuro de ajna spamisto, deklarante tradukistojn ĉikanistoj. La pravigoj kiujn ili trudas —kun surpriza fierego kaj aŭtoritatismo— plenplenas je malklero. Oni rezonas, precipe, ke traduko estas simpla ripeto. Sed fakte, laŭleĝe, tradukitaj verkoj konsiderendas malsamaj verkoj ol ties originaj versioj, kaj bona tradukisto estas tiom laŭdinda kiom ajna aŭtoro. Verŝajne la ebleco liveri niajn publikaĵojn al aliaj rondoj estas riĉegiga por la rilatoj kaj ekonomio de l' sistemo —ĉar, memvideble, tio disvolvas internaciajn ligojn—. Krome, malpermesi ke blogisto ricevu, el sia bona traduko, rekompencojn de alia publiko, estas egale kiel malpermesi ke verkisto vendu siajn librojn alilande ĉar "maljustas ke li trafas tiel vaste, kiam aliaj aŭtoroj ne tion faras". Ĉiel ajn, estu decido de legantoj —kaj ne de burokratoj— ĉu rekompenci aŭ malŝati kvaliton de ĉiu ajn tradukaĵo. ↩
Memoru ni ke ĉi tiaj platformoj estas algoritme plutokratiaj: Tiuj posedantaj plian kapitalon, posedas ankaŭ plian povon je voĉdonoj kaj decidoj; iliaj preferoj kaj kriterioj povas determini la sukceson aŭ nevideblecon de ajna blogisto ene de la limoj de la koncerna ekosistemo. Ili povas subteni responsplene la laboron de bonaj kreistoj, aŭ trudi sektecajn ideologiajn kriteriojn por la punoj kaj rekompencoj kiujn tiuj ricevas. ↩
Markdown-piednotoj ne funkcias ĉi tie 😞