„Kiam la abeloj malaperos, la homaro pluvivos nur 4 jarojn; sen abeloj ne plu estos plantoj, bestoj, homoj.“
Aktuale en la amaskomunikiloj ofte aperas la temo de formortado de insektoj. Kaj kiel lumturan beston oni tiurilate ĉefe priparolas abelojn. Kaj en tiu ĉi kunteksto oni ofte mencias la ĉi supran citaĵon (malĝuste) atribuita al Albert Einstein. Kaj multaj kiuj tion diras, ne celas abelojn ĝenerale, sed ĉefe la mielabelon (apis), pli konkrete la eŭropan abelon (apis mellifera). Cetere spertuloj pri abeloj diras, ke „dum estas abelistoj, mielabeloj ne formortos“ aŭ ke la „mielabelo estos la lasta insekto, kiu formortos“.
Spertulo pri insektoj iam nomis la duondombestajn mieloabelojn flugantajn bovinojn. Kial? Ĉar ili same kiel bovinoj estas bestoj kiuj ekzistas nur pro kaj por ekonomia uzo. Sen abelistoj ili ne kapablus pluvivi en Eŭropo - kaj pro Varroa-akaro kaj pro ankoraŭ ne solvitaj problemoj kiel ekzemple la koloni-disfala malsano (Colony Collapse Disorder) de abeloj. Eŭropa mielabelo gravas ne nur pro la mielo kaj la abelvakso sed ankaŭ (sufiĉe certe eĉ ĉefe) pro polenado de plantoj, kiu iĝis jam grava industrio pro kiu la eŭropa abelo estas laŭ ekonomia uzo unu de plej grava specioj (ekzemple en Svisio la tria plej grava post bovoj kaj porkoj).
Mieloabeloj kontraŭ sovaĝaj abeloj
Do kio nun estas problemo, kiam oni zorgas nur pri mielabeloj? Oni eble iĝis viktimo de misinformoj de agrikulturaj lobiistoj kun ĉefe ekonomiaj interesoj, sed ĉu tio gravas? Ĉu tio ne tamen ĝenerale utilas, ĉar abelistoj, zorgante pri siaj mielabeloj, aktivas por florantaj plantoj kaj kontraŭ tro da veneno en la agrikulturo?
Krom la eŭropa mielabelo tutmonde ekzistas pli ol dudek mil specioj da abeloj sen rekta ekonomia uzo, en Germanio pli ol kvin cent. Sovaĝaj abeloj multe pli kontribuas al ekologia diverseco kaj stabileco kaj ili, kvankam ili ne sammaniere produktas mielon kaj vakson, eĉ pli efike polenadas plantojn.
Por nedombestaj abeloj plej danĝeraj estas plantoziĝo, malĝusta flegado kaj mielabeloj – ne nur en naturprotektitaj areoj, sed ankaŭ en urboj. Estas tro multaj abelujoj tro proksimaj al lokoj kie la mielabeloj konkuras kun la sovaĝaj (nedombestaj) abeloj. Kaj en tia situacio agrikulture uzata besto malutilas al alta nombro de sovaĝaj polenadistoj, kiuj estas nemalhavaveblaj kaj neanstataŭigeblaj. Pro profesiaj kaj hobiaj abelistoj la nombro de mielabeloj estas multe pli granda ol ĝi nature estus. Kaj mielabeloj kaj sovaĝaj abeloj parte (depende de la speco de la sovaĝaj abeloj inter 0-90%) uzas la samajn fontojn de polenoj kaj nektaro. Kaj pro la konkurado kun mielabeloj nun pli da sovaĝaj abeloj estas minacitaj de formorto.
Kiel (ne) helpi al sovaĝaj abeloj
Ĝenerale direblas ke ĉio kio utilas al sovaĝaj abeloj ankaŭ utilas al mielabeloj. Sed ne inverse. Ĉiuokaze abelbredado estas ne la granda kontribuo al ekologia stabileco kiel ankaŭ mi ĝis antaŭ kelkaj monatoj pensis. Kaj per aĉetado de mielo oni eble subtenas industriecan agrikulturon, sed ne biodiversecon.
Kiam mi unuafoje okupiĝis pri la temo de sovaĝaj abeloj mi ankaŭ volis scii kiel oni povas subteni la pluvivadon de sovaĝaj abeloj. Tiam mi trovis retejon kiu vendas „hejmojn“ de sovaĝaj abeloj, jam enhavantaj larvojn. Dum kelkaj monatoj ili polenadas kaj plimultiĝas, kaj poste oni resendas la „abelhejmon“ kun la novaj (pli multaj) larvoj reen por travintrado kaj flegado. La kritiko pri tio estas, ke ankaŭ tiuj sovaĝaj abeloj poste estos sendataj (vendataj) al agrikulturistoj por ekonomia uzo. Kaj ke ĉiuokaze ankaŭ ne estis specioj minacataj de formorto. Do denove oni plimultigas malmultajn speciojn konkurantaj al vere minacataj specioj. Kaj ĉu havas sencon ke oni devas sendi polenadistojn al agrikulturaj kampoj kien ili mem ne irus kaj kie ili verŝajne pro manko de diverseco de la plantoj ne dum sufiĉe longa tempo trovos polenojn kaj nektaron kaj ne postvivos? Ŝajnas al mi ke estus pli utila protekti la ankoraŭ ekzistantan biodiversecon kaj allogi sovaĝajn abelojn ankaŭ al agrikulturaj kampoj per oferto de sufiĉe da diversaj florantaj plantoj dum la tuta kolektotempo de la sovaĝaj abeloj.
Se oni volas aldone fari ion ekzemple en la propra ĝardeno tiam estas tre grava, ke oni bone informas sin por ne fari ion neutilan aŭ eĉ malutilan (per maltaŭga insektohejmo oni ekzemple povus ankaŭ riski plimultiĝon de naturaj malamikoj de abeloj).
Ĉu mielo estas vegana?
Simpla respondo: Ne. La abeloj produktas la mielon por la propra uzo, ne por homoj. Tiu produktado de mielo (kaj ankaŭ de vakso) kostas ilin multe da tempo kaj energio. Kaj eble oni respektu tion.
Tamen mi opinias, ke abelbredado eblas sen suferigi la bestojn kaj ke sub certaj kondiĉoj oni eble ankaŭ povus forpreni iom de la mielo (se oni bone zorgas pri la abeloj kaj lasas al ili tiom kiom ili bezonas). Do por mi tio ne estas la plej grava batalkampo se temas pri uzo de bestoj.
Ĉu plantaj produktoj kiuj bezonas polenadon de insektoj estas veganaj?
Simpla respondo: jes. Kelkaj estas tamen evitindaj, sed tio estas alia temo.
ligiloj (en Esperanto)
https://eo.wikipedia.org/wiki/Apis_mellifera
https://eo.wikipedia.org/wiki/Colony_Collapse_Disorder
https://eo.wikipedia.org/wiki/Plantoziĝo
ligiloj por plulegi (en la germana)
https://www.wildbee.ch/
http://www.naturspaziergang.de/Wissenswertes.htm
https://www.wildbienen.info/einfuehrung/
https://www.zeit.de/2007/22/Bienen/komplettansicht
https://www.zeit.de/wissen/umwelt/2018-05/bienensterben-honigbienen-deutschland-peter-rosenkranz (mielabeloj ne formortos)
https://www.stuttgarter-zeitung.de/inhalt.hobby-imker-auf-den-fildern-stadt-stuft-honigbienen-als-stoerenfriede-ein.ab10100e-6b50-4e8b-b6ca-bc82b0fb4704.html (mielabeloj de hobiabelistoj ĝenas la naturan ekvilibron)
Vere fakula artikolo. Mi ne estas vegano sed ankaŭ mi vidas, ke la breditaj, dolĉaj abeletoj devas estis regarditaj kiel amase tenitaj bovinoj. Do mi uzu malpli da mielo. Kaj mi disvastiĝas semojn de sovaĝaj floroj kaj herboj al amikoj aŭ me mem semi tiajn semojn. Bonan tagon @sunjo. Parenteze, plaŝas al mi, ke vi denove aktiviĝas ĉi tie.
Dankon Johano. Verdire mia verkemo iel malaperis. Sed cxi tiu temo jam suficxe longe okupis min, do mi simple volis kapti miajn gxisnunajn informojn kaj konkludojn per teksteto.