Saluton Oleg!
Bonege post tiom da tempo revidi vin ĉi tie. Mi certas ke vi povos ĉi tie aktivi laŭ volo kaj bezono! Ĝuste nun mi rerigardas ĉi tiun platformon, kie mi jam verkis kelkajn malgrandajn aferojn, kaj mi ĝojas vidi ke ne nur la funkciado de ĝi pliboniĝas, ankaŭ la uzantaro pligrandiĝas kaj nun enhavas grandulon kiel vi!
Bonvenon!
Saluton Joop! Ankaŭ por mi estis agrable "revidi" vin ĉe tiu ĉi platformo! Ja estis tre longa tempo, vi tute pravas. :)
Cetere, vi verkis bonegan artikolon pri Bitkojno en Kontakto. Vi certe konas ankaŭ Moneron, ĉu ne? Jen bela esperantista kriptovaluto! ;)
Mi antaŭĝojas legi pliajn viajn tekstojn ĉe Steemit!
Pri kio vi ŝatas ke mi verku en Steemit?
Mi povas sugesti sekvajn temojn: pri Esperanto-movado, historio de Esperanto, religio(j), via ĉiutaga vivo. Ĉu iu(j) el tiuj ĉi plaĉas al vi?
Nuntempe precipe la religia parto (mi bahaiĝis!), mia ĉiutaga vivo eble malpli interesas sed vi certe pensigas min verki pri tio :D, kaj pri Esperantaj aferoj mi certe pensas ke aferoj priverkindaj penseblas, kiel mi verkis en auxlang.xyz kaj revuo.xyz :)