Man is good/ La homo estas bona

in #philosophy6 years ago (edited)

Science has proved that humans are genuinely good. Over the last couple of years scientists of many different disciplines like anthropology, psychology and neurology have done a lot of experiments with children and adults to study social and cooperative behaviour. The result: We basically are not egoists, bad people or even evil… (article in Esperanto)



picture: www/cdnimg.in/wp-content/uploads/2015/11/young-man-elderly-woman-visiting-1080937-print.jpg?cfaea8

Scienco pruvis, ke homoj efektive estas bonaj. Dum la lastaj jaroj sciencistoj de diversaj fakoj, kiel ekz. antropologio, psikologio kaj neŭrologio faris eksperimentojn kun infanoj kaj plenkreskuloj por studi socian kaj kunageman konduton. La rezulto: Ĝenerale ni ne estas egoistoj, malbonaj aŭ eĉ evilaj homoj.

La supozo, ke la homo estas malbona, spegulas la tradician opinion pri la homa naturo. Laŭ Michael Tomasello de la germana M. Plank- Instituto/Leipzig, la homo estas bona estaĵo, „Ni estas nature ultrakooperativaj moralaj primatoj“, spite de ĉiuj kontraŭaj supozoj.
Li kalkulas tutmonde 400 000 murdojn je 7,5 miliardoj homoj, kio signifas „nur“ 0,01 el la homaro faris tion. Multaj murdantoj rekonis, ke ili malbone agis. Ŝajnas, ke ekzistas interna morala voĉo, kiu regas nin ekde praaĝo.
„Postvivado de plej fortuloj“, post-darwina devizo, ne plu taŭgas hodiaŭ, same kiel la ideo de R. Dawkins, ke eĉ niaj genoj montriĝas egoistaj.

Martin Nowak, aŭstria matematikisto kaj biologo estas unu el la plej prominentaj kontraŭuloj pri tiaj ideoj. Sen kooperacio nia evoluo neniam okazis; ĝi estas la tria baza forto apud mutacio kaj selekto, kiuj formas nian vivon, li opinias. Jam por niaj prauloj kunagemo estis nepre necesa, kiam ili kune persekutis bestojn en malgrandaj grupoj kaj protektis sin kontraŭ aliaj grupoj. Helpi aliajn membrojn de la propra grupo estiĝis morala kutimo.

Usonaj scientistoj eltrovis, ke eĉ infanoj (1-2 jaroj) jam posedas senton pri bona, helpema agado kaj malbona. Ŝajnas, ke tiaj trajtoj ekzistas preter de racia pripensademo.
Ankaŭ studaĵoj je plenkreskuloj montriĝas, ke moralo pli rilatas al emocio, empatio ol al racio kaj kalkulo. Ĝi plue evoluas en infaneco kaj junaĝo, kaj la sento pri ĝi plej bone kreskas en varma emocia etoso, sed maliĝas, kiam ĉiam pro malbona agado nur puno estas donita.

Esti en grupo ne nur pozitive influas la individuan moralan agadon. Ne gravas ĉu sekto, komerca entrepreno aŭ politika partio aŭ movado- ni emas oferi nian personajn konvinkojn al forta grupa opinio.

Do, ĉu homoj en tutmondiĝinta realo iam povas agi kiel bonaj individuoj? Tio ja ŝajnas dubinda, aparte kiam ni rigardas al ĉiutagaj novaĵmedioj. Tiuj prezentas al ni plejparte malbonaĵojn laŭ „Nur malbona novaĵo estas bona novaĵo“. Per tia percepto de la mondo eblas nur negativa bildo pri la homo. Ju pli estas disvastigitaj timon kaj malveron koncerne aliajn homojn, des pli ni amaskonformiĝas kaj fine perdas nian originalan senton pri bona kunhoma agado.

(Tiu artikolo rilatas al la artikolo de la germaneldonita revuo GEO 12/2017)

Dankon pro via vizito kaj voto! Bonan tagon al vi!

Sort:  

Laux mia kompreno kooperemo kaj helpemo tute ne kontrauxas la ideojn de Darwin kaj Dawkins. Kaj kvankam mi gxenerale kredas, ke homoj estas bonaj, ni tamen ne ignoru ke ni lasas droni amasojn da homoj en la maro aux morti pro kuraceblaj malsanoj aux malsato, ke ekologie nian komforton pagas la plej malricxaj homoj en aliaj landoj kaj estontaj generacioj. Do jes, homoj povas esti bonaj, sed samtempe ili estas tro ofte komfortemaj, ignoremaj aux simple stultaj. Aldone ekzistas la esceptoj, kiuj ekspluatas, misuzas kaj detruas homojn kaj medion superaveragxe kaj tiel atingas ricxegecon kaj pli grandan influpovon.

Eble la plej multaj homoj estas indiferentaj koncerne la vivojn for de si mem. Aldone, multaj homoj pensas, ke ili agas ĝustaj ĉar ili ne pli bone scias la veron. Bonvolu, rigardu en via propra ĉirkaŭo, tie ne troviĝas tiom krimuloj... la plej multaj provas esti bonaj homoj.
Kaj nur malmultaj estas superatentaj, kaj agi diferentaj.

This may be true but it doesn't address the approximately 10% of the population who are prone to psychopathy and who inevitably gain power.
It also doesn't really say anything about our theological origins if such a thing exists because even a flawed Demiurge would still get some things right.

Unfortunately, there are those insane people around and always will be. Society has to deal with them, to find ways to keep their ambitions and ill behaviour under control.
Concerning the theological origins of man:
In the Old Testament, we saw the Creator saying, that his creation was good after he has accomplished it.

There are always exceptions!!

Posted using Partiko iOS