Mi ne sciis, ke la templo estas tiel grava por la apero de la savanto. Kaj mi tute dubas, ke per ajna religio (religia miraklo, religia savanto) estigxos paco sur tero. Fino de la mondo (homaro) pro religia milito estas pli versxajna. Nu, sen homoj ja estus paco sur tero ;-)
You are viewing a single comment's thread from:
Neniu scias certe, kio okazos. Mi esperas, ke vi ne pli ŝatas bestojn kaj plantojn ol la stranga homo. Vere rekoni kaj akcepti niajn malbonaĵojn estas plej taŭga rimedo por plibonigi la mondon.
Mi sxatas homojn. Mi estas konvinkita, ke de vegana vivstilo profitas ne nur la bestoj sed la tuta medio kaj per tio la tuta homaro. Sed mi ne fidas religion - nek la organizitan religion de eklezioj kaj religiaj instruistoj, nek la liberan religion, kiu estas tute sen reguloj kaj pro tio en malbonaj kondicxoj ecx pli dangxera ol la organizita religio. Dio(j) ne savos nin - pri tio ni mem respondecas.
Bone. Religio ja signifas religi. Jen ekzemplo de muzika religado al spirita vivfonto el la lando de Vedo.
Religi per spiritaj aferoj kiel ekzemple meditado bonas laux mi. Se tio vere estus la nura signifo de religio, mi ne kontrauxus gxin.