Mia spontana kritiko al Steemit estas, ke ĉiuj enhavoj laŭ mia kompreno devas esti en la servilaro de steemit.com. Ne eblas simple enĵeti propran retpaĝon aŭ eĉ propran rss-fluon.
Tio limigas la specon de enhavoj al ĉefe tekstaj. Oni povas enplekti youtube-videaĵojn per iframe
sed nenian alian enhavon. Mi provis ekzemple enplekti nian podkastan ludilon per iframe
sed steemit filtras tion.
Estus multe pli bone, se mi povus anstataŭ ol skribi artikolon en steemit kun ĉiuj limigoj, anonci ke http://ekzemplo-domaino.info
estas mia. Steemit povas tiun kontroli facile petante min, meti ian kontrolsumĉenon al http://ekzemplo-domajno.info/steemit-verification.txt
Ekde tiam, mi simple enĵetas adresojn de mia domajno al steemit aŭ eĉ donas al ĝi rss-fluon kiel http://ekzemplo-domajno.info/rss
Steemit ankaŭ povus disponebligi ian iframe
por enplekti la steemit komentejon al mia propra paĝo.
Laŭ la nuna aspekto, ĝi ŝajnas al mi plia paŝo al la platformigo de la interreto.
steemit.com estas nur interfaco al la suba blokĉeno. Estas artikoloj kiuj klarigas kiel vi povas instali vian propran interfacon, kaj kompreneble vi povas mem ŝanĝi tiun laŭplaĉe :).