Saluton!
Jen vi legas artikolon en Steemit. Ŝajnas esti retejo kiel ĉiuj aliaj, sed vere ne estas: Steemit.com nur estas ŝelo ĉirkaŭ samtavola sistemo tre simila al bitmono, kaj efektive havas sian propran monsistenom ene. (Aŭskultu mian interparolon en kern.punkto por lerni pli pri bitmono)
La sistemo funkcias tre simile al retejoj kiel reddit sed simile kiel Medium estas pli fokusita je la verkado de nova enhavo, kiel ĉi tiu artikolo. Se vi havas konton, vi povas voĉdoni artikolojn de vi kaj de aliaj, kaj tio esence ŝovas monon malgrandkvante al la verkintoj de tiuj artikoloj. Tiun monon oni povas interŝanĝi poste ekzemple al bitmono, aŭ uzi en la reto mem por influi la popularecon kaj videblecon de artikoloj.
Kvankam kelkaj artikoloj enigas sufiĉe da mono por la verkintoj, mi ne imagas ke rapide per esperantlingva enhavo mi ricevos multe da mono. Sed tio ne estas mia motiviĝo (kvankam mongajno certe helpas!). Mi pensas ke unu el la plej gravaj aferoj estas ke la artikoloj ne estas forigeblaj. Ni mem povas starigi retejon per la sama kodo de ĉi tiu retejo sed tradukite, por ke ni havu tute Esperantlingvan aliron al Steemit, kaj estas tute la samaj artikoloj kaj uzantkontoj. Cetere oni ne plu bezonas zorgi pri la stabileco de servilo por nova enhavo: la artikoloj poste ankoraŭ estos legeblaj kaj retroveblaj.
Eblaj uzokazoj por Esperantistoj
- Varbi kaj verki diverslingve pri Esperanto
- Dokumenti movadajn aferojn - multaj aferoj post iom da tempo perdiĝas, sed ni bezonas konservon de kono
- Havi demokratan Esperantlingvan novaĵfonton
- Kolekti receptojn, kantotradukojn, kantotekstojn ktp por kio ĝis nun ofte venas novaj projektoj sen garantiita stabileco (sufiĉas etikedi per la vortoj recepto, kantoteksto ktp por facile retrovi ĉiujn, laŭ populareco)
- Verŝajne multe pli, komentu al ĉi tiu afiŝo por riĉigi la ideojn!
Esperantujo vere bezonas lokon por publikigi artikolojn de Esperantistoj. Ekzistas "Libera Folio", sed ĝi ne vere estas libera. La funkciado de LF estas malklara kaj ŝajnas ke estas redakcio kiu devas aprobi la artikolojn. Tio ne estas bezonata per Medium kaj Steemit. Fakte tiuj retejoj iomete similas al Twitter, sed por pli longaj mesaĝoj. Do tio estas oportuna por skribi kantojn, instruilojn ktp. Medium estas pli konata, sed Steemit permesas gajni monon. Eble tio instigos homojn skribi/uzi Esperanton. Mi esperas tion. Mi esperas ke Steemit pliboniĝos, ĉar nun Medium estas multe pli oportuna por skribi artikolojn: estas multe pli da uzantoj kaj pli da opcioj por bele redakti mesaĝojn.
(Saluton Joop, mi simple skribas tiun respondon por provi)
Ĉu vere ne ekzistas suffice da lokoj por publikigi artikolojn de Esperantistoj? Ipernity estas unu el ili. Mi pensas, ke ekzistas multe pli da lokoj por publikigi ol legantoj.
Ŝajnas ke estas tri monoj. "Steem" "Steem Power" (mi havas 3) kaj "Steem Dollar". Mi tute ne komprenas kiel ili funkcias. Ĉu vi iel komprenis iom?
Ĉiuj ricevas 3 STEEM je alveno, se mi bone komprenas. Estas unudirekta transformo inter la unuoj, kun tempumilo, kiel parto de la sistemo kuraĝigi bonan kaj veran enhavon.
Via artikolo estis la unua, kiun mi vidis esperantlingva. Bone, ni uzu tiun platformon. Mi ĵus enmetis artikolojn, unu en Esperanto kaj alian pri Esperanto. Bedaŭrinde mi estas tiel stulta, ke mi ne kapablis enmeti bildojn. Eble eblas tion poste. Bonvolu serĉi al: "Nokta vizitanto" kaj "Linguistic Steem Engine Esperanto". Sed ne demandas min, kiel !
Mia spontana kritiko al Steemit estas, ke ĉiuj enhavoj laŭ mia kompreno devas esti en la servilaro de steemit.com. Ne eblas simple enĵeti propran retpaĝon aŭ eĉ propran rss-fluon.
Tio limigas la specon de enhavoj al ĉefe tekstaj. Oni povas enplekti youtube-videaĵojn per
iframe
sed nenian alian enhavon. Mi provis ekzemple enplekti nian podkastan ludilon periframe
sed steemit filtras tion.Estus multe pli bone, se mi povus anstataŭ ol skribi artikolon en steemit kun ĉiuj limigoj, anonci ke
http://ekzemplo-domaino.info
estas mia. Steemit povas tiun kontroli facile petante min, meti ian kontrolsumĉenon alhttp://ekzemplo-domajno.info/steemit-verification.txt
Ekde tiam, mi simple enĵetas adresojn de mia domajno al steemit aŭ eĉ donas al ĝi rss-fluon kiel
http://ekzemplo-domajno.info/rss
Steemit ankaŭ povus disponebligi ian
iframe
por enplekti la steemit komentejon al mia propra paĝo.Laŭ la nuna aspekto, ĝi ŝajnas al mi plia paŝo al la platformigo de la interreto.
steemit.com estas nur interfaco al la suba blokĉeno. Estas artikoloj kiuj klarigas kiel vi povas instali vian propran interfacon, kaj kompreneble vi povas mem ŝanĝi tiun laŭplaĉe :).